"Femina" brile finas la kvinan kolekton

HeKo 412 7-B, 16 dec 09

La revuo “Femina” brile kaj akurate finis sian kvinan jarkolekton, servante al sia kreskanta publiko menuon el frandindaj paĝoj pri la rilatoj inter korpo kaj menso, en la ĵus aperinta numero 20.

Klara respondas pri “Transsekse: ĉu ankaŭ pretervive?” Leen Deij eseas pri “Neniu seksa diferenco en la infana komunikado”. Etel Zavadlav perturbas per la rakonto “Lacego”. Miriam Altemani, profesie instruistino pri gimnastiko, en intervjuo farita de Giorgio Silfer klarigas sian moton “Por menso sana en korpo sana”.

Kelkaj elstaraj virinoj ricevis la atenton de niaj publicistinoj. Marie Schrøder en “Mistero pri verda kometo dana” fare de Perla Martinelli; Sophie Taeuber-Arp en “La sola virino sur la svisaj bankbiletoj” fare de Sonja Brun; Pearl Buck en “Sai Zhen Zhu: la ĉina popola rakontarto” fare de Perla Martinelli.

En la rubrikoj: Marcelle Dechamps finas sian interesan felietonon pri la fora nordo; Marie-France Conde Rey proponas mezepokan lulkanton; Lea Dorjheval kaj Leen Deij komentarias.

La revuon, sub la ĉefredaktado de sen. d-ino Perla Martinelli, posedas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop. Eblas peti provekzempleron ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.