Ferdinand de Saussure finfine en esperanto

HeKo 739 7-B, 27 jul 20

Nekredeble, sed la fama Kurso pri ĝenerala lingvistiko (1916) de Ferdinand de Saussure neniam aperis en esperanto-traduko; tamen ĝi estas esence grava verko por ĉiuj lingvistoj: oni rajtas desegni la historion de lingvistiko kiel klepsidron, kies centra stretejo koincidas kun tiu libro. La manko finfine ĉesos danke al LF-koop, kiu planas baldaŭ eldoni la tradukon faritan de c-ano prof. Fernando Pita, nun provlegatan.

La traduko metis plurajn terminologiajn demandojn, kiujn klopodas solvi apoganta terminologia rondo, kie membras la tradukinto, la provleganto kaj la tri lingvistoj kiuj partoprenis en la ĉi-jara Esperantologia Fakultato de KCE: kiel konate, monografian kurson pri Saussure tie gvidis prof. Davide Astori.

La terminologiaj demandoj rilate al lingvistiko ne elĉerpiĝas per ĉi tiu eldonaĵo. Fakte KCE planas tiuteman seminarion en somero 2021 ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Tiu aranĝo ne rilatas al la kursoj pri tradukarto, kiuj disvolviĝas samloke ekde 2017, kun kreskanta sukceso, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. Venontsemajne ekos la kvara, kun ok fizikaj partoprenontoj, sub la kunordigo de c-ino d-ro Perla Martinelli, dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.