Fermita la senatokonsulto pri amendo al Lex Academica

HeKo 692 2-C, 2 okt 18

Per la aldono de la subskribo de sen. Alexandrine Tchamena Omba la tuta Blanka grupo apogas la amendon al Lex Academica, submetitan al senatokonsulto en dato 19 septembro 2018.

La Konsulo fermis hodiaŭ la senatokonsulton, konstatinte ke  subtenas la leĝproponon a) ĉiuj Lingvaj Komitatanoj en la Senato, b)  la tuta opozicio en la Senato. Krome c) neniu LK-ano komunikis obĵeton.

Konsekvence la leĝpropono estas enskribita en la tagordo de la venonta senata sesio, kun la subskriboj de gesenatanoj Conde Rey, Karibe, Kirova, Levi, Silfer (verda grupo) kaj Bartek, Mihalkov, Mushosi, Tchamena (blanka grupo).

Referanto: Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.