Fina rezolucio de la 10a Asembleo de UNPO

HeKo F

La Ĝenerala Asembleo de UNPO:

reafirmas la devontigon de siaj Membroj por demokratio, neperforto, kaj la rajto je memdeterminado, kiel agnoskite en diversaj internaciaj deklaracioj kaj traktatoj, inkluzive de la UNPO-Pakto;
reemfazas siajn solidarecon kun kaj plenan subtenon de la UNPO-Membroj, same kiel kun aliaj viktimoj de subpremado, en sia paca batalo por protekti kaj gardi iliajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn;
deklaras sian daŭran engaĝon kun la internacia komunumo kaj esprimas sian seriozan zorgon pro la limigitaj ŝancoj esti aŭdata, por la voĉo de la marĝenigitaj kaj nereprezentataj popoloj;
bedaŭras ke, spite al siaj devigoj kaj promesoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacia komunumo, daŭre ŝtatoj grave malrespektas homajn rajtojn sen puno, kaj marĝenigas naciajn komunumojn kaj indiĝenajn popolojn sen mallaŭdo;
substrekas la gravecon de la ŝirmado de kulturo, identeco kaj lingvo por la pluvivo de minoritataj kaj indiĝenaj grupoj.

Konsekvence la Ĝenerala Asembleo de UNPO:

rezolucias marki la 20an datrevenon de UNPO en 2011 per iniciatoj bazitaj sur kerno, la Gandiaj valoroj de neperforta civila agado, kiuj celos pli grandajn engaĝon al kaj komprenon pri la principoj de libero, paco, vero kaj demokratio;
kondamnas la resendon de azilpetantoj al subpremaj landoj, kie ili estos persekutataj, torturataj aŭ ekzekutitaj;
urĝas la ŝtatojn plenumi la UN-Deklaracion pri la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj kaj ratifi la ILO-konvencion 169 rilate indiĝenajn kaj tribajn popolojn, kun aparta koncerno pri la ruino de la loka medio de siaj Membroj, pri la senĉesa ekspluatado de iliaj naturaj resursoj kaj pri ilia marĝenigo el la decidofaraj procezoj;
pledas por kreemo en la trovo de pacaj solvoj por politikaj konfliktoj, testante la meritojn de alternativaj povorimedoj, partumantaj la subtenon kaj disvolvon de demokratio, tiel reafirmante la rajton je memdeterminado;
postulas finon por la persista kulturo de senpuneco kie la UNPO-Membroj viktimas pro sekreta malliberigo, senjuĝaj ekzekutoj, restrikto je la moveblo, truditaj ekzilo kaj delokigo, mallicaj kaj kontraŭleĝaj militistaj misuzoj, landa kaj proprieta trudprenoj, malrespektoj de konstituciaj rajtoj, informa kaj ekonomia embargoj, torturo kaj alia malhoma kaj kruela traktado;
urĝas la ŝtatojn montri engaĝon por batali truditajn malaperojn, per la ratifo de la Internacia Konvencio por la Protekto de Ĉiu Persono kontraŭ Trudita Malapero (2006).

Legite, aprobite kaj subskribite
28 majo 2010 en Romo, ĉe la Senato de la Itala Respubliko

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.