Finiĝis la 98a kongreso de SAT

HeKo 883 5-A, 16 aŭg 25

Kvindeko da personoj (kvardek tri en la komuna foto) partoprenis en la ĉi-jara kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu finiĝis hodiaŭ en kastelo Greziljono, elektita post la rezigno de la organizontoj en Ĉeĥio. Certe SAT atingos sian centan kongreson, sed ĝi estas rimarkinde malpli forta ol kiam ĝi kutime arigis tricenton da gekamaradoj jare. En la nuna jarcento pozitivaj esceptoj tamen estis Ĉaŭdefono kaj Barcelono.

Okazis la kutimaj laborkunsidoj, kunsidoj de frakcioj (vegetara, liberecana, komunista, ktp.), fakoj kaj de aliaj asociaj instancoj. La ĉefa rezulto de lakongreso estas la redaktado de Deklaracio (al la ĝenerala publiko) kaj Gvidrezolucio (al la organizo); ambaŭ dokumentoj estis finpretigitaj akurate vendrede la 15an.

Inter tre diversaj klerigaj prelegoj menciindas tiuj pri la verko Historieroj el aliaj vidpunktoj de Eduardo Pérez, ĵus tradukita en Esperanton kaj eldonita fare de SATeH; pri insulo Dokdo, inter Koreio kaj Japanio; peĉakuĉo pri speciismo; pri Svisio sen armeo; pri rifuĝintoj en insuloj Lesvos kaj Samos; pri komplica subpremado inter polico kaj juĝistaro en la subpremado de sociaj kaj sindikataj movadoj en Hispanio ktp. Aparte interesa estis la aplikado de retaj kontaktoj dum kunsidoj speciale pri Situacio en Afriko (kie partoprenis Alphonse el Kongolando per reto kaj Adjevi el Togolando fizike). Simile okazis la kunsido de la LEA-komitato kun reta interveno de Guillem Sánchez.

(vikipedia paĝo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.