Finredaktita la junia (n-ro 305) "Literatura Foiro"

HeKo 734 6-B, 2 maj 20

Akurate kiel ĉiam, la skajpa kunveno de la redakcio de “Literatura Foiro” okazis hodiaŭ vespere (laŭ mezeŭropa horo), sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro. Partoprenis ĉiuj fakaj redaktoroj: gec-anoj Marie-France Conde Rey (kino), Carlo Minnaja (recenzoj), Fernando Pita (planlingvistiko), Giorgio Silfer (teatro kaj historio).

La redakcio fermis la numeron 305 de LF (junio 2020), kiu venontsemajne iros al la presejo, post la lastaj grafikaj intervenoj. La ekspedo okazos tuj poste, kaj ĝi inkluzivos la junian numeron de “Heroldo de Esperanto”, kiu ekde sia centjariĝo revenis al la tradicia kvarpaĝeco en formato A3.

La redakcio diskutis ankaŭ pri la konduto rilate al la recenzado de bitlibroj. Pri la konkluda orientiĝo sin detenis c-ano Silfer.

C-ino Martinelli anoncis rekunvokon de la redakcio por 15 majo 2020, por konsultiĝo fontinta el la 6a Lingva Kolokvo de KCE. Al la konsultiĝo estos invititaj ankaŭ Andres Bickel kaj Bertil Nilsson.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.