Finvenkisma silento pri la homaj rajtoj

HeKo 376 1-C, 11 dec 08

Neniu gazetara komuniko, estrara aŭ prezidanta deklaro venis el la malnova Esperantio, okaze de la 60a datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, celebrita hieraŭ en la tuta mondo. Domaĝe.

Siaflanke, la Esperanta Civito jam sin esprimis la pasintan julion, okaze de la omaĝo al la centjariĝo de Amikejo. La tuta festparolado de la Konsulo, kiu aperis unuavice en “Literatura Foiro”, estas enfokusigita je la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tial (re)legi ĝin estas utile, ankaŭ pro la baldaŭa Tago de la Esperanta Kulturo (15a de Decembro).


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.