La skizo de strategia laborplano aperinta en la organo de la Universala estis draŝita de la bulleristoj (Kniviilä, Moleón ktp) kaj la emerita direktoro mem ĵus denuncis “la intelektan bankroton, kiu manifestiĝas, ekzemple, en la ĉeso de la eldona agado de UEA kaj nun laste en la subnivela kaj parte eĉ infaneca skizo de la strategia laborplano”; sed kion opinias la raŭmistoj?
Ni komparu. La laborplanon enkondukas Vizio, Misio, Valoroj. La vizio de UEA estas: “Esperanto-komunumo kiu videble vivas en konkordo kun siaj idealoj kiel komunika modelo. Mondo de respekto al lingvaj rajtoj kaj daŭripova diverseco de kulturoj, al kiu Esperanto kontribuas per agnoskata sukceso en antaŭenigo de interkompreniĝo celanta pacan progreson de la homaro. Mondo ĉiam pli akceptema al la ideo de Esperanto mem, kun ĉiam pli vastiĝanta uzantaro de la lingvo por faciligi oficialajn kaj neoficialajn rilatojn inter individuoj kaj popoloj.” La unua frazo ne difinas la esperanto-komunumon; la Esperanta Civito difinas ĝin laŭ la Kvintezo. La ceteraj frazoj ŝajnas nur laŭcirkonstancaj, ankaŭ ĉar mankas klaraj referencoj, dum la Civito indikas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj kaj tiun pri la Lingvaj Rajtoj.
La misio de UEA estas: “Konsciigi la publikon kaj decidofarantojn pri la logiko kaj valoro de Esperanto kiel efika instrumento de edukado al egaleca kunlaborema mondo, celanta lingve justan problemsolvadon kaj komunikadon konservantan la diversecon de kulturoj. Aktive labori por konservi kaj progresigi la evoluintan kulturon de nia lingvo Esperanto por la nuna kaj estontaj generacioj.” La lasta frazo sonas raŭmisme. La antaŭaj reportas al tradicia finvenkismo, ankaŭ ĉar sen mencio pri la lingva (bio)diverseco.
La valoroj de UEA estas: “Niaj valoroj apogu la finan celon de justa kaj paca kunvivado kaj interkomunikado sur la planedo, laŭ la originala koncepto de D-ro Zamenhof. Tiuj valoroj spegulu la plej altajn universalajn aspirojn de la homaro, inter kiuj: Respekto al la Vivo, Amo, Vero, Justeco, Libereco, Unueco, Toleremo kaj Respondeco; kaj kunlaboradon kun ĉiuj progresemaj, bonintencaj asocioj kaj individuoj strebantaj por tiujn apliki en homaj rilatoj.” La originala koncepto de Doktoro Esperanto situas en la dua Odesa Epistolo (tiu al Kofman). Denove la ceteraj frazoj ŝajnas nur laŭcirkonstancaj, ĉar mankas klaraj referencoj, dum la Civito indikas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj kaj tiun pri la Lingvaj Rajtoj.
Konklude: la strategia linio de UEA aspektas iom pli paralela al la raŭmisma, sed restas asimptota; ankaŭ ĉar diverĝas la du organizaj modeloj: ĉe UEA internacia neregistara organizo kun desupra piramida centralismo, ĉe la Civito subjekto de internacia juro kun subsidua sfera federismo. Tamen ni ne konsentas pri la kamaĉeska insultado fare de la bulleristoj: ili proponu sian alternativan strategion; sen tio, ili similas al la papago, kiu kritikis la kantadon de ĉiu birdo, ĝis kiam la najtigalo petis ke ĝi montru kiel kanti, kaj la papago respondis “Mi ne kantas, mi fajfas”…
(Giorgio Silfer)