Finvenkistoj povas esperi nur en senvalidigo

HeKo 622 5-A, 15 nov 16

Malgraŭ la hezitemo de sia prezidanto kaj la eventuala influo de Osmo Buller, ankaŭ la landa asocio de Finnlando aprobis la statutreformon de UEA, specife la emancipiĝon de TEJO.

Malprobable la landaj asocioj baros la vojon al la Fettes-reformo, sed ankoraŭ pendas la demando pri la individua membraro. La interna opozicio povus esperi en la manko de kvorumo, kio senvalidigus la baloton. Sed tiun taktikon Buller mem ne aplikas: eĉ eblas ke ĝuste la kontraŭaj voĉoj kondukas al la atingo de la kvorumo.

Restus la ŝanco senvalidigi la Ĝeneralan Voĉdonadon pro ia procedura eraro. Tion ambigue sufloras la skandalgazeto de Kalle Kniivilä, tradicie fidela al la bullerismo.

Efektive la finvenkistoj centralisme inspiritaj survojas al fina malvenko. Kio okazos poste? Laŭ ilia katastrofemo, UEA riskas malintegriĝi. Laŭ aliaj ekestos nova epoko de pli intensa kunlaboro. Certe TEJO daŭre estos parto de UEA, sed pli libera ol antaŭe: kvazaŭ adoleskinto kiu atingas la plenan aĝon sed daŭre loĝas ĉe la gepatroj. Kaj se ĉi-lastaj ne volus tranoktigi ankaŭ lian estontan fianĉinon?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.