Flago kaj saluto en la Esperanta Civito

HeKo 769 3-C, 14 aŭg 21

La Senato de la Esperanta Civito, reale kunsidanta en Loklo, 9 aŭgusto 2021, aprobis unuanime normojn pri la flago kaj la saluto en Esperantio, per la amenda aldono de du artikoloj al la leĝo pri la simboloj, valida jam de aŭgusto 2016.

Temas pri adapto de la normoj en la svisa kodo, ekstreme severa okaze de malrespekto al flagoj. Nova artikolo en “Lex signorum” tekstas jene: “(Respekto al la flago) — La manko de respekto al la esperanta flago estas punenda konforme al la koncerna normo en la svisaj kodoj. Pri manko de respekto al aliaj flagoj la Civito ne zorgas.” La dua frazo en la artikolo malseverigas nian propran juron kompare al la svisa.

La Esperanta Civito ne adoptas propran saluton, sed la Senato konstatis la signifon de pli kaj pli uzata vorto, per plia artikolo en la sama leĝo: (Saluto) — La vorto “ĉaŭ” estas uzebla en la senco de “Saluton, civitan(in)o”. — Evidente tio egalas al permeso, ne al devigo; eĉ ne al rekomendo, ĉar “uzebla” estas nek “uzenda” nek “uzinda”.

La Senato rimarkis ke la Esperanta Flago estas jure nur tiu de la Esperanta Civito: aliaj supernaciaj subjektoj en Esperantio ne inkluzivas ĝin en sia statuto aŭ eĉ havas alian flagon (ekzemple la ruĝan de SAT).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.