Forpasis civitano Hilary Chapman

HeKo 735 9-C, 26 maj 20

Fatala malsano (kancero ĉe pulmo) jam de tuta jaro malfortigis c-anon Hilary Bill Chapman (1950-1967-2020), kiu fine forpasis la 21an de majo pro komplikaĵo kaŭzita de la pandemia viruso.

Membro de la Brita Laborista Partio, li distingiĝis kiel publika administranto, specife kiel urbestro de Conwy (Kimrio). Socia aganto, li aktivis ankaŭ por Afriko: la esperantan civitanecon li petis en Kamerunio (2007). Pro sia politika kaj jura spertaro li estis elektita al la Kortumo. Li engaĝis sin en diversaj oficoj, interalie kiel ĉefdeligito de UEA por Britio.

Li subtenis ne nur esperanton, sed ankaŭ la kimran. Pri nia lingvo li disvolvis la intereson kiel historiisto, specife pri la pionira epoko en Britio. La Konsulo kondolencas al lia vidvino kaj al la tuta familio, nome de la tuta civitanaro kaj aparte de tiuj kiuj renkontis lin en kurso de Kultura Centro Esperantista.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.