Forpasis civitano Jean-Jacques Lavanchy

HeKo 753 1-C, 26 jan 21

Kun sincera doloro ni anoncas la forpason de c-ano Jean-Jacques Lavanchy, okazintan 27 decembro 2020 en Svislando, post longa malsano, dum lia 87a aĝjaro.

Instruisto en deviga lernejo, c-ano Lavanchy eklernis esperanton kune kun sia edzino en la 1970aj, kaj aktivis en la medio de Kultura Centro Esperantista, kies prezidanto li iĝis dum mallonga tempo post la morto de d-ro August Braun. Li restis membro de la Kultura Konsilio de KCE ĝis la estingo de tiu organo post statutreformo.

Konstanta apoganto de KCE kaj abonanto de ĉiuj periodaĵoj de LF-koop, c-ano Lavanchy estis la aktivulo en la olda gvardio de KCE kiu plej komprenis la pozitivan revolucion de raŭmismo. Li tuj petis (kun sia edzino) la esperantan civitanecon kaj oficis kiel kortumano dum pluraj mandatoj.

“Li estis unu el niaj plej valoraj kunlaborantoj en Svislando” deklaris c-ano Giorgio Silfer “Estu granda honoro al li kaj profunda kondolenco por lia familio”. Ankaŭ la Konsulo, sen. Riichi Karibe, kondolencas nome de la Civitanaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.