HeKo 896 5-A, 10 dec 25
La 2an de decembro mortis d-ro Ed(uard) Borsboom, iama peranto de “Literatura Foiro” en Nederlando, historiografo (precipe pri Eŭgeno Lanti kaj Andreo Cseh), junaĝe aktiva en TEJO, poste en medioj ekster UEA, kiel Internacia Esperanto-Instituto, Kultura Centro Esperantista, La Kvinpetalo, OSIEK.
Funebra ceremonio okazos postmorgaŭ je 12h30, Zeister Bosrust, Woudenbergseweg 46, Zeist.
— c-ano Giorgio Silfer
Komentoj
11a Dec 2025 Ĵaŭ - 16h49
Ĝuste nun mi estis leganta lian biografion de Andreo Cseh, tiel interesan. Aparte frapas la analogeco inter lia Universala Ligo kaj la Civito; ankau la persono de Julia Isbrucker memorigas pri s-ino Martinelli. Tre signifoplene ke, kiel Lanti, interesis lin figuroj situantaj ekster la tegmento de UEA, eĉ en konflikto kun ĝi.
La grundo estu malpeza al li!
Aldonu komenton