Forpasis Emma Bonino

HeKo 919 4-E, 11 sep 26

La morto de Emma Bonino – eksvicprezidantino de la itala Senato kaj plurfoje ministrino – forprenas de la itala kaj eŭropa publika vivo figuron dum jardekoj ligitan al unu fundamenta demando: ĝis kie etendiĝas la impona silueto de la ŝtato, kaj kie komenciĝas la plena libereco de la individuo?

Pri Bonino estas precipe konata tiu eŭropismo kiu ne konsideras la nacian ŝtaton la lasta, definitiva horizonto de la homa vivo. Fakte ŝia federismo, ŝia atento al individuaj rajtoj kaj al minoritatoj devenis de la konvinko ke civitaneco povas superi la limojn de naskiĝo, lingvo kaj nacieco. Ĝuste ĉi tie ŝia heredaĵo tuŝas ankaŭ esperantistan sentemon. La Esperanta Civito mem baziĝas sur la ideo ke komunumo kaj civitaneco ne nepre bezonas teritorian ŝtaton: homoj povas ja aparteni al pluraj kulturaj kaj politikaj spacoj samtempe, libere elektitaj kaj transnaciaj.

Mi ne scias ĉu Bonino entute konsciis pri nia karakteriza maniero koncepti la esperantistecon, kvankam inter la lanĉintoj de nia Pakto, en 1998, estis ankaŭ reprezentantaro de tiu radikala kulturo kiun ŝi longe flegis. Nu, ŝi ĉiukaze konis la demandon kiu staras malantaŭ nia afero: ĉu homo povas esti politike io pli ol civitano de la ŝtato en kiu li aŭ ŝi naskiĝis? Ŝia vivo estis, diversmaniere, longa jesa respondo.

— Giacomo Comincini
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.