Forpasis kunredaktinto de la Civita Konstitucio

HeKo 847 9-C, 10 okt 2024

Emilio Albuzzi (1933[2001]-2023) reprezentis Italan Interlingvistikan Centron en Karolovaro dum SAT-kongreso 1999, kiam la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito aprobis la malneton de la Konstitucio, promulgota en Sabloneto 2 junio 2001, post dujara konsultado.

C-ano Albuzzi membris en la estraro de IIC, kaj kunorganizis seminarion en Milano. La ceteraj ĉefaj aktivuloj plu vivas, dise tra la mondo. La tiama prezidanto, Enrico Beltramini, rezidas en Kalifornio, kiel docento pri teologio en romkatolika universitato (lia pli juna frato kandidatas al la Senato per la Blanka Listo). Marco Picasso (ruĝa senatano dum la unua mandato, 2002-06) karieris kiel redaktoro kaj verkisto en la itala. Carmine Dello Spedale estas eliranta Verda senatano.

Ili ĉiuj membris en la sama politika partio, kune kun Giorgio Silfer. La migroflua politiko aprobita de IIC ankaŭ helpe de demografia fakulo influis ĝian strategion, almenaŭ komence.

Kun malfruo la Vickonsulo eksciis pri la morto de la kara amiko. Li kondolencas al la filo.  

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.