Forpasis la frato de Giorgio Silfer

HeKo 508 4-A, 8 jun 12

“Pro aĝodiferenco kaj frua edziĝo (li lasis definitive la familion kiam mi estis ankoraŭ en la elementa lernejo) mi havis malmulte da komuna vivo kun mia frato Silvano: praktike nur la infanaĝo, eĉ ne tute. Li estis mia granda frato kaj mi lia eta. Kiel tian mi intencas rememori lin”.

Per tiuj vortoj ekas la funebra komuniko de ekskonsulo Giorgio Silfer. Estas mencio, ke la unua bofratino (mortinta en 1995) posedis esperanton kaj per ŝiaj libroj li memlernis la lingvon de Zamenhof, en aŭtuno 1965. La frato ne parolis ĝin.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.