Forpasis pastro Duilio Magnani

HeKo 434 3-A, 20 apr 10

Hodiaŭ vespere mortis pastro Duilio Magnani en Rimino, post longa vana batalo kontraŭ tumoro.

Dum pluraj jardekoj li estis paroĥestro en la Rimina kvartalo San Giuliano. La preĝejo estas konata pro la belaj mozaikoj kun frazoj en esperanto. En la romkatolika mondo, ekster la esperanto-agado, li interalie aktivis pionire en la spirita movado inspirita de Patro Pio.

En Rimino pastro Magnani gastigis aŭ/kaj organizis plurajn esperant-lingvajn aranĝojn, ekzemple studesiojn de Akademio Internacia de la Sciencoj, la 8an Internacian Junularan Festivalon en 1984, la 16an Ekumenan Esperanto-Kongreson en 2003. Li longe prezidis la katolikan esperantistaron, ĝuste koincide al la gravaj atingoj de 1993-1994 por esperanto: liturgia lingvo, bondeziro de la papo Paske kaj Kristnaske, ktp.

Tute apartan kaj gravan rolon ludis pastro Magnani rilate al la helpo en Afriko. Probable, kune kun Hans Bakker, li estis la plej aktiva eŭropano favore al la disvastigo de nia lingvo en Afriko.

La Blanka grupo de la Senato kaj la Konsulo de la Esperanta Civito sincere kondolencas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.