La Konsulino anoncas la liveron de direktivoproponon fare de delegito de “Literatura Foiro” ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, c-ano Giacomo Comincini, kaj alvokas al Forumokonsulto konforme al la art. 22 de la Foruma Reglamento; la propono temas pri honoroj pro meritoj por nia lingvo kaj nia popolo.
Laŭ la enkonduka raporto, Ĉiu subjekto de internacia juro disponas pri propra sistemo de honoraj distingoj, cele al la agnosko de la meritoj kaj kontribuoj de homoj, sendepende de la civitaneco, al la kulturo kaj al la kolektiva vivo. La celo de ĉi tiu propono de direktivo estas krei la juran kadron por la aljuĝo de tiaj distingoj, starigante la modelan Agnoskan Stelon je la Civita merito.
Por ke la aljuĝoj restu nepolitikaj kaj sendependaj de la ekzekutiva povo, kaj samtempe laŭeble plej ekumenaj, plurismaj kaj laŭmeritaj, la nuna propono atribuas al la asembleo de la paktintaj establoj la respondecon atribui la distingojn al la honorindaj personoj.
Propono de direktivo
1. Difino
1.1. La nuna Direktivo reguligas la proceduron proponi, ekzameni kaj aljuĝi honorajn
distingojn (sive honoraĵoj) de la Esperanta Civito. Samtempe, ĝi starigas la Agnoskan
Stelon je la Civita merito.
1.2. La konkreta formo de la pliaj honoraj distingoj, iliaj nomoj, gradoj, insignoj,
diplomoj kaj protokolo estas difineblaj per tiucelaj normoj referencantaj la
procedurajn kondiĉojn starigitajn per tiu ĉi teksto.
2. Ĝeneralaj principoj
2.1. Honoraĵoj estas aljuĝataj pro meritoj aparte gravaj por la kulturo, la prestiĝo, la
morala vivo aŭ la institucia disvolviĝo de Esperantio, same kiel por la agnosko de nia
lingvo.
2.2. La objekto de la merito estu evento dum la lastaj kvin jaroj.
2.3. La proceduro de atribuo devas respekti la principojn de senpartieco kaj
travidebleco, kaj estas ekskluziva respondeco de la Forumo kiel supera, pariteta
ĉambro.
3. Proponrajto
3.1. Ĉiu paktinta delegacio rajtas proponi maksimume tri kandidatojn jare, antaŭvide
al celebrota Foruma sesio.
3.2. La propono devas koncerni fizikan personon, sendepende de ties civitaneco.
3.3. Memkandidateco aŭ kandidateco de jura persono ne estas akcepteblaj.
3.4. Se forumano mem estas kandidato, li aŭ ŝi ne partoprenas la voĉdonon pri sia
propra kazo.
3.5. Proponoj pri ĉiu kandidato nepre inkluzivas:
3.5.1. la nomon kaj identigajn informojn de la kandidato;
3.5.2. mallongan biografian noton kaj priskribon de la meritoj;
3.5.3. indikon pri la honoraĵo proponata, se ekzistas pluraj gradoj aŭ
kategorioj.
4. Proceduro
4.1. La Konsulo estas la unua ricevanto de proponoj kaj kontrolas ties formalan
akcepteblon.
4.2. La kontrolo koncernas nur la respekton de la proceduro, la kompletan enhavon
de la dokumentaro kaj la mankon de evidentaj konfliktoj kun tiu ĉi Direktivo.
4.3. Se propono estas nekompleta sed korektebla, la Konsulo povas peti kompletigon
ene de kvin tagoj. Post tiu limtempo, nekompletigita propono estas konsiderata
neakceptebla.
4.4. Akcepteblaj proponoj estas anoncendaj telematike al la Forumo ne pli malfrue ol
tridek tagojn antaŭ la malfermo de la Foruma sesio, kaj estas enskribitaj en aparta
punkto de la tagordo de la Foruma sesio.
4.5. Ĉar kandidatecoj estas konfidencaj ĝis la fina aljuĝo, la oficiala organo de la
Esperanta Civito ne rajtas publikigi informojn pri la kandidatoj.
5. Diskuto kaj voĉdono
5.1. Dum la sesio, ĉiu kandidateco estas prezentata de reprezentanto de la proponinta
delegacio.
5.2. La diskuto devas koncerni nur la meritojn de la kandidato kaj la kongruecon de
la propono kun la celoj de la honora distingo.
5.3. La Forumo rajtas decidi, per simpla plimulto de la ĉeestantaj forumanoj, okazigi
la diskuton en fermita kunsido.
5.4. La Forumo voĉdonas aparte kaj sekrete pri ĉiu kandidato.
5.5. Honora distingo estas aljuĝita se la kandidato ricevas simplan plimulton de la
valide esprimitaj voĉoj.
6. Aljuĝo
6.1. La distingo fariĝas efika post la akcepto fare de la distingito. La honorito rajtas
rifuzi la medalon, sed ĝi restus asignita.
6.2. La karakterizojn kaj detalojn de eventualaj ceremoniaj atribuoj de la honoraĵoj
normigas aparta(j) edikto(j) de la ekzekutiva povo.
7. Honora libro
7.1. Estas starigita publika Honora libro de la distingitoj.
7.2. La Honoran libron administras kaj ĝisdatigas la Dojeno de la Forumo nome de la
tuta ĉambro, kunlabore kun la heraldika fako de la Registra instanco.
7.3. La Honora libro estas publika kaj konsultebla en reta versio en la organo de la
konsorcio.
8. Revoko
8.1. Honora distingo povas esti revokita, se post la aljuĝo aperas faktoj kiuj damaĝus
la dignon aŭ prestiĝon de la Esperanta Civito.
8.2. La revoka proceduro povas esti iniciatita de du forumaj delegacioj.
8.3. Antaŭ la voĉdono, la distingito rajtas havigi al la Forumo skriban memorandon.
8.4. La Forumo rajtas decidi, per simpla plimulto de la ĉeestantaj forumanoj, okazigi
la diskuton en fermita kunsido.
8.5. Honora distingo estas revokita se la propono ricevas simplan plimulton de la
valide esprimitaj voĉoj.
8.6. Kaze de aprobita propono, la revoko estas enskribata en la Honora libro apud la
nomo de la iama distingito.
9. Agnoska Stelo je la Civita merito
9.1. Per tiu ĉi direktivo estas starigita la Agnoska Stelo je la Civita merito.
9.2. La honoro estas transdonebla okaze de grava merito pro la agnosko pri
esperanto kaj/aŭ Esperantio.
9.3. La medalo estas ora aŭ arĝenta laŭ la graveco de la agnoskinda merito.
9.4. La fizika distingilo de la Agnoska Stelo havas la formon de kvinpinta simetria
stelo (orumita aŭ arĝentumita) kun ronda aŭreolo verda.
9.5. La distingitaj personoj rajtas subskribi kaj esti menciataj en la oficialaj organoj
de la Civito kun la siglo AS post sia nomo.
10. Financa klaŭzo
10.1. Honoraj distingoj ne povas konsisti en monsumoj, rentoj, premioj, subvencioj
aŭ aliaj ekonomie takseblaj avantaĝoj.
10.2. La honora distingo havas ekskluzive moralan, simbolan kaj protokolan valoron.
10.3. La Civita Banko financas, laŭ la disponeblaj rimedoj kaj ene de la koncerna
buĝeta kadro, la produktadon de la simbolaj distingiloj destinitaj al la distingitoj.
10.4. Tiaj distingiloj povas konsisti interalie en pingloj, kokardoj aŭ aliaj insignoj,
inspiritaj de la respublikana ikonografio.
10.5. La konkreta formo, materialo, uzo kaj protokola signifo de la distingiloj estas
detale difinataj per aparta(j) edikto(j) respondantaj al direktivaj indikoj, kunlabore
kun la heraldika fako de la Registra instanco.