Francisko Degoul pri transskribo el la greka

HeKo 533 6-B, 2 jun 13

Francisko Degoul ne estas la unua kiu okupiĝas pri la transskribo de la helenaj nomoj al esperanto: interalie Eugen Wüster en malfacile trovebla verko. Tamen c-ano Degoul ĵus verkis la plej kompletan eseon tiurilate, pro kiu li dankas sian kolegon Giorgio Silfer pro la instigo kaj sian staĝintinon Anikó Nemes pro la helpo skani la Wüster-principaron, gardatan ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto.

Eble ne estas hazardo, ke ĉi tiu studo kompletiĝas en la Tago de la Esperanta Lingvo, honore al la 126a datreveno de la naskiĝo de la Unua Libro. Ĉiu esperantlingva intelektulo kontribuu al la esperanta leksikologio aŭ paralelaj sciencobranĉoj, en tiu ĉi okazo!

La 19-paĝa studo de c-ano Degoul estas disponigita ankaŭ al prof. Michel Duc Goninaz, revizianto de la Plena Ilustrita Vortaro. Esploristoj povas peti ĝin ankaŭ ĉe Scienca Instituto Zamenhof aŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.