Francisko Simonnet, dekstrema demokrato

HeKo 520 8-A, 29 nov 12

Prof. Francisko Simonnet, membro de la Akademio de Esperanto, pereis en incendio kiu trafis lian domon en Sens (Francio). Li estis denaska esperantisto, same kiel estas lia filo Viktoro: verde-sanga familio, profunde romkatolika laŭ eduko, kun klasika klereco kaj vasta esperanto-kulturo. Morgaŭ okazos la funebra ceremonio laŭ eklezia rito.

Politike Francisko Simonnet estis dekstrema demokrato, kaj tion li esprimis ankaŭ en Esperantio. Dum sia junaĝo li distingiĝis kiel opoziciulo de la Tyresö-deklaracio, ne nur per argumentado jen sobra jen provoka: dum la TEJO-kongreso en Graz (1970) li koliziis fizike kun la marksistoj marŝantaj en demonstracio ĉefplacen kontraŭ la lingva imperiismo; li deŝiris ruĝan flagon, frapis kaj estis reciproke kontuzita. Kurioze tragika hazardo: la komunisto kun kiu Simonnet disputis, ĝis fizika kontakto, ankaŭ mortis pro incendio en la propra hejmo, antaŭ tri jaroj.

Dum la TEJO-kongreso en Poitiers (1977) en la Komitato li levis laŭtan opozician voĉon kontraŭ la fina rezolucio, laŭ li ne sufiĉe neŭtrala el politika vidpunkto. La diatribo solviĝis danke al propono de Giorgio Silfer, tiam ĉefredaktoro de “Kontakto”, ke Simonnet konstatu la aprobon de la rezolucio sed havu spacon por klarigi sian vidpunkton en “Kontakto” (li plenigos tri paĝojn per siaj kritikoj).

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.