Germanio implice agnoskas ke vakcinado vanas

HeKo 778 5-A, 21 dec 21

Malpermesante lastminute ĉian kunvenon de pli ol dek personoj, la aŭtoritatoj de Germanio (kaj de aliaj landoj) implice agnoskas ke la vakcinoj vanas. Du vakcinadoj, plus verda karto, plus testo plus diplomo laŭ la budapesta ekzameno ne sufiĉas por partopreni en la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, kiu konsekvence estas nuligita.

La risko de tria jaro sen supernaciaj kongresoj fariĝis reala. Tio estus grava bato al turismo, sed des pli grava por Esperantio, precipe por Universala Esperanto-Asocio, kies enspezado kvarone dependas de kongreskotizoj, sen konsidero pri librodebitado en la kongresejo, makleroj pro ĉambroperado ktp.

Aldone, monperdo ĉe la klientoj pro neuzotaj fervoj- kaj flugbiletoj (ne ĉiam repageblaj), pli ol bedaŭro pro fuŝita libertempo, frustriĝo kaj malsekureco. Se temas pri demokratioj, restas la ŝanco baloti por neniu partio en la registaroj; tamen nur apenaŭa konsolo.

Necesas pensi strategion: ĉu ekzemple definitive eviti landojn kiuj “mastrumas” la pandemion ĉineske aŭ germaneske? — logika konsekvenco de la sumo de du elementoj: misefiko kontraŭ la malsano kaj nuligo de libereco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.