"Gramatiko de la esperanta lingvo" ekverkata

HeKo 793 5-B, 25 aug 22

La glosaro suplementa al “Kurso de ĝenerala lingvistiko” (de Ferdinand de Saussure, tradukis c-ano Fernando Pita, provlegis s-ro Andres Bickel, lingve reviziis gec-anoj Alessio Giordano, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer), premiere prezentota dum la 1a Naturamika Kultursemajno en Rozoj (Costa Brava), 5 oktobro 2022, estas la unua briko sur kiu fundamentas nova verko: “Gramatiko de la esperanta lingvo”.

Ĉu post la Plena Gramatiko de Kalocsay-Waringhien (1935, plus la lasta reeldono de 1985) kaj la “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” de Bertilo Wennergren (2006, plus reeldono de 2020) aperos nova detala gramatiko pri nia lingvo, en esperanto? Tion esperas Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer, kiuj ĵus komencis plani ĝin. Se la projekto realiĝos, ekzistos teksto pri esperanto plej referenca lingvistike, same kiel “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer estas plej referenca beletristike.

La aŭtoroj celas verkon je universitata nivelo, utilan unuavice por la starigata Esplora Instituto de Esperantologio ĉe KCE en Ĉaŭdefono. “Gramatiko de la esperanta lingvo” analizos lingvistike la fenomenon esperanto, en maniero evidente pli aktuala ol ĉe Kalocsay-Waringhien, kaj sen distanciĝo el la lingvoscienca terminaro, male ol PMEG, kiu uzas hapaksojn kiel “rolvorteto” anstataŭ prepozicio; tiusence, la nova verko estus senpere tradukebla al etnolingvoj, por publiko de studentoj kaj profesoroj.

Ĉu la, ĝis nun plej famaj, PAG kaj PMEG ne influos al la nova, kies titolo estas nur provizora? Respondas d-ro Giordano: “Malmulte. Tiurilate pli interesa estus “The Grammar of Esperanto: A corpus-based description” de Christopher Gledhill (2000); tamen nia verko estos karakterizebla kiel diakrone kaj sinkrone orientita, pli ol korpuse, por ne mencii la aliajn du, kiuj ne okupiĝas specife pri diakronio.
 

Komentoj

José Antonio Vergara

11a Jun 2024 Mar - 16h33

Mi legis kun granda entuziasmo (konfesende, kun intelekta ekscitiĝo) la informon pri tiu gramatiko verkota laŭ lingvistika, esperantologia aliro. Jam de longe mi mem sopiras je tia scienca, diakronia studo pri la nialingva gramatiko kaj ĝiaj trajtoj. […] Mi finas tiun ĉi tro longan leteron per sincera agnosko ke, kvankam kiel sciate mi ne aparte dividas la Civitan ideologion, mi ĉiel ajn pretus subteni vian projekton, se mi povus iel helpi, ĝuste tiel kiel mi lojale kontribuis al d-ro Minnaja per provlegado kaj konsilado por lia historio de AdE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.