Granda sukceso de la unua Islama zamenhofa festo

HeKo 697 9-B, 22 dec 18

Kvardeko da gejunuloj aktive partoprenis la unuan zamenhofan feston de Islama Esperanta Klubo, hodiaŭ posttagmeze en Buĵumburo,en ĉeesto de la Konsulo de la Esperanta Civito, de la Unua Vickonsulo kaj de la vickonsulino pri informado.

Komence la feston tre feliĉigis la donacoj de c-ano Vinko Oŝlak: rara ekzemplero de la nobla Korano kaj ekzemplero de la libro “Je la flanko de la Profeto”. Sen. Giorgio Silfer havis la okazon memori pri la tradukinto kaj aŭtoro, d-ro Italo Chiussi. Italo konvertita al Islamo antau pli ol sesdek jaroj, d-ro Chiussi tradukis la tutan Koranon por danki Alahon pri sia fido. “Bedaŭrinde mi renkontis lin nur unu fojon, en 1973. Li estis ĵus operaciita pro kancero en la stomako, kaj nelonge poste li mortis en Frankfurto, kie li gvidis la germanan filion de la plej grava itala asekurkompanio, el Triesto”.

C-ino Perla Martinelli parolis pri la familio Zamenhof, kaj Giorgio Silfer festparoladis pri la monoteismo de Zamenhof kaj ĝia influo al la esperantismo.

La festo, reĝisorata de c-ano Abasi Nshimirimana, prezidanto de IEK, inkluzivis kantojn, interalie de “La Espero”, kaj eĉ teatrajn fragmentojn. Kiel aŭtoro de “Mira, Jusefo kaj la gardeloj” Giorgio Silfer estis tre pozitive impresita, kaj decidis transformi sian dramon al kolektiva verko. Morgaŭ mem deko da islamaj gejunuloj partoprenos en la unua teatra provo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.