La estimo de loka svisa banko al Kultura Centro Esperantista pro ĝia bona manaĝerado kaŭzas ke la banko ĵus koncedis al la paktinta establo rimarkindan sumon, sufiĉan por plibonigi la Helvetian Esperanto-Domon ĝis la mezo de junio 2027. La ricevita prunto aldoniĝas al la hipoteka, kiu multe malkreskis (al preskaŭ nur kvin ciferoj) dum la lastaj dek jaroj.
La ĉefa plibonigo estos la ŝanĝo de la duoblaj fenestroj (ne de la lignaj persienoj), kio altigos la valoron de la nemoveblaĵo, konstruita en 1925 kaj en bona stato, ankaŭ pro diversaj flegaj intervenoj, kiel la murizolado jam dum la 1980aj.
Inter la plibonigoj KCE konsideras ankaŭ la proponon por apartamento “Strigonesto”, kie eblas transformi la nunajn kuirejon kaj duŝejon. Tio tamen dependos ankaŭ de la akordo kun la luanto.
Por aliaj plibonigoj, rilataj al eksteraj partoj de la domo, estas esperata la helpo de Civila Esperanta Servo.