Gravaj rendevuoj en Burundio

HeKo 417 5-C, 10 jan 10

La agendo de la oficiala vizito en Burundio de la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, registris dum la lastaj tagoj tre gravajn rendevuojn kun la aŭtoritatoj.

Ŝi renkontis la prezidantinon de la Supera Kortumo kaj la ordoniston-kasiston en la Ministerio pri Financoj: ili ambaŭ membras en la paktinta establo SIPU. Sekve ŝi renkontos la Ministron pri Akvo, Medio, Teritoria mastrumado kaj Urbanismo, de kiu dependas la koncesio por la tereno en Makambo, destinita al la konstruo de la Civito de Paco. En tiu rendevuo alestos ankaŭ la ĝeneralaj direktoroj.

La Vickonsulo studis ĝenerale la projekton, kaj diskutis kun diversaj responsuloj de SIPU, interalie la ĝenerala direktoro de la nacia telefonkompanio kaj parlamentano (ili ambaŭ havas la esperantan civitanecon). Fonduso Pro Esperanto, komisiita kiel regio pri la supervido de ĉiuj nemoveblaĵoj kadre de la Pakto, estas en konstanta rilato kun la Vickonsulo, kiu interkonsiliĝas pri la dokumento de partnereco, helpe de juristoj.

Sabaton okazis granda kunveno de la buĵumburaj esperantistoj, honore al la reprezentantino de  Esperantio. Okazis libera debato pri diversaj temoj, inkluzive de raŭmismo. Hodiaŭ la Vickonsulo trairis la landlimon, por mallonga vizito ĉe la esperanta komunumo en la najbara provinco de Kongolando. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.