"Gvendolena la blanke-brova" premieros en Germanio

HeKo 721 4-B, 12 nov 19

La Novjara Renkontiĝo de Esperanto-Land en Wiesbaden (Germanio) gastigos la mondan premieron de “Gvendalina la blanke-brova”, per la interpreto de la aŭtoro. Pro la dimensio de la aranĝo bedaŭrinde Giorgio Silfer rezignos pri la uzo de kasteledo.

“Mi ĝojas ke tiu premiero okazos proksime al Frankfurto-ĉe-Majno, kie disvolviĝis la verŝajne plej sukcesa prezento de alia kamiŝibajo el mia trilogio: “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj”. Miaj verkoj ne celas specife infanan publikon, sed mi klopodos priservi ĉiujn aĝojn” diris la aŭtoro.

En la ĉi-jara NR prelegos ankaŭ Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, pri la kvindek jaroj de la revuo. La unuaj du kamiŝibajoj jam aperis en LF, sed ne la tria, ĉar mankis ankoraŭ la bildoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.