Ĝis kioma grado la eldonejo kaj kopirajta posedanto (Sennacieca Asocio Tutmonda) konscias pri la lingvaj tendencoj kiuj karakterizas la teamon zorgantan pri la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro, teamon gvidatan de Bertil Wennergren, aŭtoro de PoMEGo (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)?
Laŭ nordeŭropa skandalgazeto nenioma, sed nur ĝis la nuna monato, kiam ekaperis kritikoj kaj zorgoj precipe pro la morfemoj rilataj al nacieco aŭ etneco: “afero, kiu ne indus esti diskutata ĉi tie se Bertilo estintus verkanta sian propran vortaron, sed tio ne estas la kazo – SAT estas politike liva asocio, por kiu ĉi tiu distingo gravas.”
Al kio prof. Jouko Lindstedt, kiu pli (eĉ tro pli) ol Bertil mem defendas bertilaĵon, bruske reagis: “mi forlasus la PIV-teamon, se SAT donus iajn specifajn politikajn gvidliniojn al la vortara laboro. Tio estus kontraŭ mia profesia etiko kiel lingvisto. Feliĉe neniaj tiaj signoj ekzistas.” Verdire lingvisto agus etike nur se li ne miksus priskribon kaj preskribon: ĉu tio estas nun la kazo?
Efektive ekestis la dubo ke SAT (sen)konscie konfidis al rondo de “bonlingvanoj” la taskon kongruigi PIVon al PoMEGo kaj aliaj “ŝtonlingvaj” premisoj. Laŭ la prononco de finna komencanto, la dubo estus dupo depende de la ekzisto aŭ ne de tiu (sen).
Aldonu komenton