Harrison en Literatura Foiro 289, oktobro 2017

HeKo 660 4-B, 5 okt 17

“Harry Harrison, usonano plej ŝatata en Rusio” estas la titolo de la eseo de Giorgio Silfer pri Harry Harrison, al kies Rustimuna Ŝtalrato (parolanta esperanton) estas dediĉita la kovrilo de “Literatura Foiro” 289 (oktobro 2017), akurate atinganta la abonantaron.

Aliaj interesaj eseoj karakterizas la numeron: Carlo Minnaja pri Edwin de Kock kaj lia eble baldaŭ finota “La konflikto de la epokoj”; Mikaelo Bronŝtejn pri la muzikaro de rusaj bardoj; ree Minnaja kaj Silfer (nekrologe la unua, elzevire la dua) omaĝe al la arto de la ĵus forpasinta Marjorie Boulton; kaj eseas ankaŭ Walter Zelazny per sia recenzo pri “La pupo”, romano de Boleslaw Prus tradukita de Tomasz Chmielik.

Poezie kontribuis Mikaelo Bronŝtejn kaj Zlatko Tiŝljar; proze Vinko Oŝlak kaj Nicolino Rossi. Rimarkindaj la tradukoj de Oŝlak mem el Prezihov Voranc kaj de Espopore el rusaj futurismaj poetoj.

Interlingvistiko ĉeestas per artikolo de Fernando Pita kaj kino per recenzo de Marie-France Conde Rey. Carlota Pavese recenzis la plenan poemaron de Giuseppe Ungaretti, tradukitan de Nicolino Rossi.

La revuon ĉefredaktas Zlatoje Martinov, kun la asisto de Perla Martinelli. En ĝi pli oftiĝas la bildoj de Tihomir Lovriĉ. Varbekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.