HEF paŭtas al KEA pri aliĝo al UEA

HeKo 921 3-B, 1 okt 26

Laŭ s-ro Manuel Parra, sekretario de Hispana Esperanto-Federacio, HEF esprimis oficiale sian starpunkton rilate al la klopodo de Kataluna Esperanto-Asocio fariĝi landa asocio de la Universala: “Ni opinias, ke tiu paŝo estus negativa, malbona por la interna organiziĝo de UEA. Tion ni komunikis al reprezentantoj de KEA dum reta kunveno, kie ĉiuj ni trankvile aŭskultis alies opinion kaj diris la propran.”

Ĝis nun la Universala ne sin esprimis, ankaŭ ĉar KEA ankoraŭ ne renovigis sian peton, post la aprobo de rezolucio fare de TEJO. Efektive la problemo fontas el la statuto de UEA: en la Esperanta Civito ĝi ne ekzistus.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.