Heroldo 2282, tria numero en 2018

HeKo 674 3-B, 14 mar 18

Kultura Centro Esperantista, posedanto de “Heroldo de Esperanto”, ĝojas anonci la akuratan aperon de la marta numero en 2018 (2282).

Ĉi-foje la unua paĝo estas grandparte dediĉita al Ameriko: “Kvar generacioj samfamilie en Meksiko” kaj “Indiĝenaj lingvoj kaj esperanto: literatura konverĝo” informas pri la situacio en Centra Ameriko; “Naŭa TAKE en Kubo” raportas pri la tut-amerika kongreso; “Kurso en la plej fama usona universitato” enfokusigas la sukceson en MIT.

La malfacila konjunkturo en Universala Esperanto-Asocio trovas aktualigon en publikaj deklaroj de Dietrich Weidmann, Renato Corsetti kaj Osmo Buller. La roterdama ĉielo sonas tondre, kvankam ankoraŭ sen pluvego.

La aktiveco de KCE, FAR, PEN, ENa kaj aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto atestas la “surprizan vivoforton” (vortoj de antiraŭmisto) de la Esperanta Civito.

“Heroldo de Esperanto” estas ricevebla kontraŭ libervola donaco. Bonvolu kontakti tiucele la adreson <kce ĉe esperantio.net>. Informojn pri interesaj eventoj bonvolu sendi al <heroldo ĉe esperantio.net>.



 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.