Heroldo 2312 pri svisa referendumo

HeKo 743 2-B, 3 sep 20

La septembra numero (2312) de “Heroldo de Esperanto” alprenas pozicion pri la svisa politiko, per la ĉefartikolo de c-ano Giorgio Silfer, la sola Civita senatano kun la svisa ŝtataneco: ĉi-monate oni referendumos pri la aĉeto de novaj milit-aviadiloj, kaj li invitas, per argumentado, voĉdoni kontraŭ tiu aĉeto.

Argumentoj ne mankas ankaŭ en la frunta artikolo, kiu pritraktas la finon de la roterdama hegemonio, dum c-ano Riichi Karibe, Konsulo, klarigas pri la starigo de nova Esperantio, en ŝultra artikolo, ĉiam unuapaĝe.

Duapaĝe KCE informas pri sia aktiveco: lingvotestado, someraj kursoj 2021, libroservo, donacoj. Apude c-ano Alessio Giordano kolumnas pri la smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo.

Sekvas informoj el la paktintaj establoj; recenzo pri la lasta verko de c-ano Georgi Mihalkov, fare de d-ro Ivan Orsini. Kaj denove al KCE, pri rara filmo spektebla nur en la Esperanto-Domo.

La kvaran paĝon okupas “Tutmondaj Voĉoj”, kun intervjuo al la alĝeria artisto Rachid Koraichi kaj raporto pri la situacio en Honkongo.

“Heroldo” estas la monata informa gazeto de Kultura Centro Esperantista. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.