Heroldo centjara: n-ro 2307, aprilo 2020

HeKo 731 4-B, 27 mar 20

En aprilo 1920 du eventoj precipe ĝojigas la Civitanaron: “Heroldo de Esperanto” atingas sian centan jaron kaj nova printempo anoncas novan Konsulon. Tial ne mirige estas ke la unua paĝo de la numero 2307 estas dediĉita precipe al c-ano Riichi Karibe (intervjuita en la Budapeŝta flughaveno) kaj al la jubileo de la gazeto, tamen kompleta nur en 2024, laŭ nombro da jarkolektoj.

Fakte la dua mondmilito ŝtelis kvar jarojn el la statistiko, kiun bonŝance ne damaĝas la nuna pandemio. Ĉi-lasta tamen meritas ĉefartikolon, esence pri la lingvouzo en rilato kun malsanoj.

Lombardio estas la plej granda viktimo de la viruso origininta el Popola Ĉinio: ne estas do hazardo ke al tiu regiono ĉi tiu numero dediĉas artikolojn, el kiuj plej rimarkinda estas tiu de prof. Davide Astori, pri Daniele Marignoni, la itala pioniro de nia lingvo.

La numero enhavas plurajn informojn, precipe el KCE, sed ankau pri aliaj paktintoj, pri TEJO kaj pri UEA.

La monatan gazeton eldonas, posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.