HeKo 905 4-B, 27 mar 26
Apud ĉefartikolo pri la Oka de Marto, aŭtorita de sen. Manuela Blanco, la unua paĝo de la marta numero (2375) de “Heroldo de Esperanto” estas dediĉita al la krizo de la junulara sekcio de UEA, kun la risko ke eĉ la Universalan trafos la ĉeso de subvenciado el Eŭropa Unio.
La krizon analizas c-ano Giorgio Silfer, proponante konsilojn en intervjuo fare de sen. Lucien Kagina. Apudas informo el la TEJO-aktivuloj pri la nuna situacio en Roterdamo, klarigo pri laŭstatuta dependeco de la Junulara, komentario de ĝia prezidinto pri la origino de la nuna konjunkturo. Kaj multaj interesaj artikoloj en la ceteraj paĝoj.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”, mendante tra kulturservo.esperantio.net
— HdE-redakcio