"Heroldo de Esperanto" n-ro 2280 (1:2018): senpaga provekzemplero

HeKo 663 6-B, 3 nov 17

Komence de januaro 2018 aperos la numero 2280 (1:2018) de “Heroldo de Esperanto”, kiu inaŭguros la 98an jarkolekton. Tiu numero estos kvarpaĝa en formato A3, kiel kutime ĝis decembro 2016. Parto de la enhavo estos dediĉita al la 8a Afrika Kongreso de Esperanto (22-27 decembro 2017).

La dissendo de HdE okazos alimaniere ol tra abonado, kiel oni konstatos en la numero 2280. Pri la produktado de tiu numero ja responsos LF-koop, sed pri la administrado kaj ekspedo responsos alia societo.

Kiuj deziras ricevi provekzempleron, tiuj bonvolu skribi al <heroldo ĉe esperantio.net>. Same tiuj kiuj ŝatus kunlabori en la nova redakcio.

(HeKo 663 6-B, 3 nov 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.