"Heroldo de Esperanto" raportas pri kongresoj

HeKo 446 4-B, 26 jul 10

La numero 2.158 (9:2010) de “Heroldo de Esperanto” rekte eniras la kongresan sezonon, kiun daŭrigas, post la fervojista, la katolika kaj la instruista kiel internaciaj renkontoj: speciale delikata ŝajnas la situacio ĉe la katolikoj. Sed eĉ pli tikla povas esti la etoso en la hispana Esperantio, post la verdikto de la Konstitucia Kortumo pri la statuto de Katalunio.

En la fokuso de la kongresa sezono sendube kuŝas UK. Prepare al ĝi, jen polemiko inter Schäffer kaj Buller pri la UEA-personaro, kaj analizo de la membrostatistiko kaj financoj ĉe SAT kaj UEA. Kies publikrilataj strategioj ankaŭ meritas atenton.

Afriko estas pli kaj pli atentata, pro la kreskanta graveco de ĝia E-komunumo. Ruando, Kongolando, Togolando… ilia movada konjunkturo forte diferencas de Ameriko (turnita ĉefe al instruado) kaj Azio (turnita ĉefe al grupodinamiko).

La gazeton “Heroldo de Esperanto”, fonditan antaŭ naŭdek jaroj, posedas eldonas administras LF-koop. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĉefredaktoro: Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: Dieter Rooke.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.