Heroldo denove akuratas

HeKo 483 2-B, 29 maj 11

Liverante hodiaŭ al la presejo la numeron 2172 (6:2011), kiu kovras la eventojn ĝis mezo de majo, la redakcio praktike nuligis la malfruon de “Heroldo de Esperanto”, kies ĉefredaktora posteno vakas jam de kvin monatoj. La sekva numero fakte devus aperi post du semajnoj, laŭ regula ritmo.

En la unua paĝo: Esperanto kiel literatura lingvo estas pli kaj pli respektata, danke al nia PEN-Centro. Sukcesa anonciĝas ankaŭ la kongresa sezono. La Unua kaj la Naŭa de Majo meritas artikolan atenton. Intervjuo al Lukasz Zebrowski, TEJO-estrarano. 

Daŭras la korespondado de Dieter Rooke el la ĉina Esperantio. Sed kio estas en la planedo Ĉinio? jen alies atesto. La rezultoj de la landaj kongresoj kroata, pola, sveda. Libra Babel-Turo en Argentino. Internacia Junulara Festivalo en Italio.

La 91-jara Leen Deij kun sugestoj pri maljuniĝo. André Cherpillod pri la lingva reformemo de Zamenhof. Mikronovelo el la fantasta bestofarmo de Etel Zavadlav. Ankoraŭ Leen Deij kun humura artikolo. Kaj la rubrikoj de HdE.

“Heroldon de Esperanto” posedas, eldonas kaj administras LF-koop, jam la dekkvinan jaron. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.