Historia Muzeo de la Esperanta Popolo: konsultado

HeKo 926 1-B, 20 nov 26

La norda legacio de la Esperanta Civito kontaktis per cirkulero multajn adresojn en nordeŭropa landoj, demandante ĉu la ricevonto ŝatus partopreni en la unua telematika konsultado pri la projekto “Historia Muzeo de la Esperanta Popolo”, planata en la Skandinava Esperanto-Domo sub la responso de Esplora Instituto de Esperantologio.

La limdato por la respondo estas 30 novembro 2026, post kiam EIE kontaktos ĉiun interesaton por fiksi la tagon kaj horon de la konsultado. Alvenis diversaj respondoj, sed neniu svedo; eble tieaj esperantistoj ne ŝatas scii pri investoj en sia lando.

skribu al se_legacio ĉe esperantio.net

— EIE / Norda Legacio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.