Historio de Esperantio dum IJF en Cervia

HeKo 501 9-A, 26 mar 12

La Internacia Junulara Festivalo, organizata de Itala Esperantista Junularo en Cervia (apud Rimino), 5-10 aprilo 2012, proponas riĉan programon, distre kaj kulture.

En la prelegara panelo lingvistiko, filozofio, pedagogio kaj historiografio karakterizas la temaron. Prof. Davide Astori proponas kurson pri hinda lingvo kaj kulturo; mag. Gianmarco Brunialti Masera parolos pri “El lingvaĵo ĝis objektoj, el objektoj ĝis lingvaĵo: konceptaj monstroj inter formo kaj enhavo”; prof. Giordano Formizzi prelegos pri Komenio; d-ro Federico Gobbo prezentos pri “Alan Turing, filozofo de lingvaĵo”; prof. Giorgio Silfer gvidos studrondon pri la historio de la esperanto-komunumo.

La fenomeno esperanto estas 125-jara. Sed kiel evoluis Esperantio mem, nome la lingva kolektivo, dum pli ol jarcento? Giorgio Silfer proponas sinoptikan tabelon, tiel ke per sinteza rigardo eblas analizi tiun evoluon. Kompreneble oni renkontos datojn, nomojn, eventojn; sed ankaŭ originalajn komparojn. Ekzemple, kial (la preskau samtempa kaj nombre malpli forta) cionismo “venkis”, kaj esperantismo ne? Demandoj kaj respondoj kompletigos la prezenton.

La Festivalon partoprenos du senatanoj de la Esperanta Civito: krom la baldaŭ eksa Konsulo, ankaŭ la ĵus elektita sen. Marco Cattaneo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.