"Historio de la Akademio de Esperanto" malnete pretas

HeKo 607 6-B, 22 jul 16

Kooperativo de Literatura Foiro gratulas al prof. d-ro Carlo Minnaja, kiu ĵus finis, malnete, la verkadon de “Historio de la Akademio de Esperanto”, kun la rimarkinda amplekso de preskaŭ miliono da tajperoj. Stilo, referencoj, indeksoj simile al la strukturo de “Historio de la esperanta literaturo”, eldonita de LF-koop.

La nuna prezidanto de LF-koop (kaj eksa ĝenerala sekretario de AdE), d-ino Perla Martinelli, proponas al la societo (kies membro estas ankaŭ c-ano Minnaja) eldoni la libron.

Tial ke la definitiva teksto estos liverebla al la presejo en decembro 2016, eblus premieri kun la bindita volumo je la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h08

Mi kiel aŭtoro de la “Historio de la Akademio de Esperanto” dankas pro la propono de d-ino Martinelli al LF-koop eldoni mian verkon, sed retenas ĉiujn rajtojn esplori ankaŭ pri aliaj eldonejoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.