La unua eldono de “Historio de la esperanta literaturo” (2015, jam kun tri represoj) enhavis kvindek kvar ĉapitrojn, la dua eldono enhavos sesdek (sume 570 paĝojn): la lastaj kvar ĉapitroj, dediĉitaj al la sesa periodo (1993-2022), fariĝis dek, per kompleta reverkado de la malnovaj kaj aldono de ses novaj.
La sesdek ĉapitroj estas pretaj, nur en tri el la lastaj mankas kompletigo, esence pri romanistoj kies produktado enorme kreskis en la sesa periodo. Sed al tio necesas aldoni la reviziendajn komentaron kaj indeksojn; kaj kvankam la dua eldono ne plu enhavos antologian apendicon, fine temos pri ĉirkaŭ 700-paĝa volumo en formato B5, same kiel la unua eldono.
Laŭ la eldononta LF-koop, la preso ne eblos antaŭ la kongresa sezono 2026, kaj la lanĉo estas antaŭvidita por 2027, en la februara numero de “Literatura Foiro”, per intervjuo al la kunaŭtoroj, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj kun premiera prezento dum Pasko en Italio.
Kvankam la redaktadon ĉi-foje prizorgas ĉefe la milana kunaŭtoro, la roma konstante monitoras la ĉapitraron; al ambaŭ tre helpas la teknika kaj grafika subteno de c-ano Alessio Giordano.