Hungara gimnazio je la nomo de Kalocsay

HeKo 411 8-A, 6 dec 09

En Hungario ĉiu gimnazio permesas la instruadon de esperanto, sed kiom da mezlernejoj realigas tion? Ja malpli ol la fingroj de unu mano: esence tio dependas de la ekzisto de taŭga instruisto.

Unu el tiuj ĉi kazoj situas en Bercel, departemento Nógrád (80 km nordoriente de Budapeŝto, ne for de la landlimo kun Slovakio), kie ekde la pasinta septembro la lingvo estas instruata en du klasoj, al entute dek ses gimnazianoj. La kursojn gvidas s-ino Ilona Sirkó, kiu ankaŭ iniciatis la titoligon de la lernejo al nia granda poeto Kálmán Kalocsay.

La instruistino estas aranĝonta ekspozicion, por kiu ŝi bonvenigas bildkartojn el la tuta mondo, ĉe la adreso: Kalocsay Kálmán Gimnázium, Eszperantó Diákköre, Széchenyi út 3, HU-2687 Bercel.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.