IJK 2017 en Svislando? KCE invitis

HeKo 565 9-B, 29 sep 14

Laŭ unuanima decido de sia Komitato, Kultura Centro Esperantista ĵus invitis al Ĉaŭdefono la Internacian Junularan Kongreson por 2017, centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en la plej malluma jaro de la unua mondmilito.

Pro tiuj datrevenoj la proponita ĉeftemo estas “Junularo kaj kulturo de paco”, kio plej kongruas kun la pacifisma tradicio de la urbo, grava por la ekzisto de Internacia Civila Servo, fondita de la esperantista pioniro Pierre Ceresole, kun la subteno de Edmond Privat. La urbo jam gastigis la sukcesan SAT-kongreson en 2003.

KCE proponas ankaŭ parte novan formulon por la kongreso de TEJO: la kongresanaro manifestacius al la publiko tra la spertoj de rifuĝeja kunvivado pro milito aŭ natura katastrofo.

La Loka Kongresa Komitato koincidus kun la stabo de KCE kaj specife ĝia junulara komisiono. Post longa vegetado la landa sekcio de TEJO en Svislando malfondiĝis komence de 2014, kaj ĝia bonhavo estis donacita al Svisa Esperanto-Societo, kies manko de malhelpo (aŭ pozitiva indiferento) ĝojigus la organizantojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.