Individuoj pagas, landaj asocioj regas

HeKo 778 8-A, 27 dec 21

Sen la individuaj kotizoj la Universala ne povus ekzisti: ili konsistigas duonon de la jara enspezado, proksimume. Tamen la individuaj membroj “kontrolas” nur dekonon de la Komitato, per kelkaj B-komitatanoj.

Por komparo utilas la lasta ĝenerala voĉdono, en 2016: partoprenis entute 9.054 voĉoj, inter kiuj nur 1.340 individuaj membroj, nome malpli ol 15% de la voĉoj; la voĉdoniloj de landaj (tridek sep) kaj fakaj (kvin) asocioj reprezentis 85% de la voĉoj.

Pli grave: du aziaj landaj asocioj (ĉina kaj japana) kune reprezentis 1.872 voĉojn (20,7%); tri eŭropaj (germana, pola, itala) kune 1.646 voĉojn (18,17%); kvar aliaj (usona, belga, franca, kroata) kune 1.269 voĉojn (14%). Konkludo: du landaj asocioj reprezentis pli da voĉoj ol la individuaj membroj de UEA, kaj naŭ landaj asocioj havis pli ol 50% de la voĉoj.

En la Esperanta Civito la rekta demokratio estas efektiva, ĉar nur la individua civitanaro rajtas partopreni en referendumo. La sama elektas la Senaton, dum la paktintaj establoj elektas la Forumon: la mekanismo estas reale demokratia kaj ekvilibra, male ol ĉe UEA.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.