La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajne sub la prezido de sen. Lorena Bellotti, Konsulino: en la tagordo reliefis aktivecoj kadre de la arĝenta jubileo de la Konstitucio, la Parlamentaj sesioj kaj la iniciatoj de la diversaj vickonsuloj.
Aŭskultinte la ekzekutivan povon, la Konsulino baldaŭ proponos al la Senataj grupestroj (Giorgio Di Nucci, majoritata, kaj Anna Bartek, opozicia) kunvoki la Parlamentan sesion de 2027 inter la 26a de junio kaj la 9a de julio al norda Eŭropo: en Lesjoforso, koincide kun la inaŭguro de Skandinava Esperanto-Domo, aŭ en Talino, koincide kun Baltiaj Esperanto-Tagoj.
Kadre de la jubileo al la verko de c-ano Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo” aldoniĝas la eldonpreta “Verda Libro” redaktita precipe de sen. Alessio Giordano; siavice la vickonsulo pri internaj aferoj (sen. Manuela Blanco) kaj la vickonsulo pri informado (c-ano Giacomo Comincini) anoncis la produktadon de la insignoj (art. 7 par. 4 de la Konstitucio) kaj de la sigelmarkoj (art. 28 par. 5 de la Konstitucio).
En sia baldaŭa misio tra Svedio la vickonsulo pri financoj (kaj vicprezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio) renkontos lokajn aŭtoritatojn kaj aktivajn esperantistojn por prezenti la celojn ĉe Skandinava Esperanto-Domo, inkluzive de projekto HMEP: Historia muzeo de la esperanta popolo.
Pliaj projektoj, ĉi-foje kun Konsilio de Eŭropo, estis ellaboritaj ĉi-monate fare de la komisiono kunordigita de la vickonsulo pri klerigado. Kadre de la rilatoj kun gravaj politikistoj reliefas la aŭdienco de c-ano Comincini ĉe la eksa ĉefministro de Japanio.