Civila Esperanta Servo disdonis ĉi-semajne al la deĵorontoj en la Skandinava Esperanto-Domo la necesajn instrukciojn pri vestaĵoj kaj prevento de akcidentoj, aldone al kompleta terminaro pri manlaboroj en esperanto kaj al lastaj detaloj pri la vojaĝo.
Al la tri deĵorontoj (kvar, se unu plia ricevos la vizon; neniu nordeŭropano inter ili) estos liveritaj la fakaj ŝelkopantalonoj, donaco de CES. Pliaj ekipaĵoj (ekzemple la angulo por la unua helpo) estos preparataj venontsemajne, kadre de vizito en Lesjoforso de la vicprezidanto kaj la sekretario de Esplora Instituto de Esperantologio. Por la okazo, faka entrepreno ekspertizos la staton de la tegmentoj kaj de la akvotuboj, en ilia ĉeesto.
Rilate la registradon de la societo, al la malfruo de la EIE-prezidanto aldoniĝas la malfruo de la sveda burokratio; sed Pro Esperanto trovis almenaŭ solvon por akceli la kontraktojn pri elektro kaj akvo. La tempoj en Svedio ŝajnas pli longaj ol en aliaj eŭropaj landoj: por ricevi la fakturon kaj tiel pagi la imposton pro la aĉeto de la lejsoforsa konstruaro necesis ses monatoj da atendo.
Laŭ la plano, Skandinava Esperanto-Domo estos preta en 2027, dum ĝia dependejo La Kukolnesto devus funkcii jam ĉi-jare.