En 2007 la Ĝenerala Asembleo de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj, la plej grava internacia neregistara organizo de arĥivistoj, voĉdonis ke ĉiu 9a de Junio estu la Internacia Tago pri Arĥivoj, por soleni la fondon de IKA mem en 1948 sub aŭspicioj de Unesko. De 2019, IKA plivastigas la solenadon al tuta Internacia Semajno pri Arĥivoj, ĉi-jare de la 9a ĝis la 15a de Junio. Arĥivistoj ĉirkaŭ la mondo uzas la okazon, por diskonigi sian laboron antaŭ la publiko kaj iom kontraŭagi al la ĝenerala nescio pri ĝia graveco.
Tiurilate, esperantistoj reprezentas la ĝeneralan publikon kaj ankaŭ inter ni la laboro de arĥivistoj estas nekonata kaj mistera. La Esperanta Civito mem ne estas escepto. Estas vero, ke en 2022 la Direktivo Rogora de 2007 pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo estis ŝanĝita al Direktivo Giordano pri la Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS), sed la vorto ‘arkivo’ estis nur aldonita, kaj ne rimarkeblas diferenco inter bibliotekoj kaj arĥivoj aŭ devojiĝo de la difino en PIV, ke arĥivoj estas nur ‘kolektoj de malnovaj aktoj kaj dokumentoj’.
Arĥivistoj malkonsentas. Per sia Universala Deklaracio pri Arĥivoj, IKA admonas, ke “la mastrumado de arĥivoj estu valora kaj plene efektivigata en ĉiu publika aŭ privata organizo kiu kreas kaj utiligas arĥivaĵojn dum siaj agadoj”, kaj ke “la arĥivoj estu mastrumataj kaj konservataj en kondiĉoj garantiantaj ilian aŭtentecon, integrecon, kaj la plej grandan uzeblecon”. La mandato estas aparte grava en epoko de artefaritaj inteligentoj, kiam facilas falsi kiujn ajn dokumentojn kaj aparte la bitajn. Eble la paperaj dokumentoj de UEA estas nun bone gardataj en la Internacia Esperanto-Muzeo, sed kion pri la nuntempe produktataj bitaj dokumentoj, kiu fariĝos krudmaterialo por la venontaj historiistoj? Oni emas kredi, ke ĉio alŝutita al la “Nubo” estos eterna, sed fakte sufiĉas paneo de servilo aŭ forgeso de pasvorto por ke ĉio perdiĝu. Ankaŭ, imagu kian Historion ni havus, se ĉiuj paperoj dispeciĝus post 5 aŭ 20 jaroj! Tamen, la garantiebla vivo de malmolaj respektive optikaj diskoj ne pli longas, kaj se restos nur kion oni presas sur paperon, kio entute restos de ni? Ĉu la homoj de la estonteco supozos, ke esperanto mortis ĉe la sojlo de la 21a jarcento, en la transiro de paperoj al bitoj?
La Esperanta Civito, kiel ne privata asocio sed publika institucio de ĉiuj esperantistoj, kies aktoj devus meriti publikan fidon kaj doni juran sekurecon, havas apartan respondecon pri siaj arĥivoj. Ekzemple, kiam ĝi dekretos regularon por efektive plenumi la mandaton de la artikolo 4 de Lex Lubomira?
La datumbanko de la Registra Instanco estas alirebla nur de la civitanoj, laŭ koncerna regularo, dekretita de la Konsulo.
(Rubèn Fernández, vickonsulo pri sekureco)