ISEB 2009 en Milano

HeKo 402 1-C, 2 sep 09

Hodiaŭ la legacia korespondantino por Alta Italio, s-ino Mariangela Varese, renkontis la direktoron de la biblioteko ĉe la lingva fakultato de universitato IULM en Milano, d-ro Giovanni Moscati. La biblioteko gastigas la bibliotekon de interlingvistiko de Itala Interlingvistika Centro. La korespondantinon akompanis du membroj de la scienca komitato de IIC, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

La celo de la renkonto estis la realigo de ekspozicio kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (12-18 oktobro 2009). Ĉe IULM, kiu okupas gravan rolon en la biblioteka sistemo preskribita de direktivo Rogora, ISEB 2009 estus enfokusigita pri la postlasaĵo de fratoj Lacolla, akirita danke al la sagaco de c-ano Andrea Montagner. Ĉi-lasta estas preparanta la proponon de ekspozicia projekto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.