"Istanbul' Istanbulo" estas enpaĝigata ĉe LF-koop

HeKo 847 7-B, 7 okt 24

Ĉu eblas ĉerpi inspiron el “Dekamerono” kaj transformi ĝin al ĝisfunda denunco kontraŭ diktaturo, ŝutante al ĝi la oran polvon de poezia lingvaĵo? Tion sukcesis turka verkisto el kurda deveno, nuna prezidanto de PEN Internacia: Burhan Sönmez. “Istanbul” Istanbulo”, tradukita al dekoj da lingvoj, aperos ankaŭ en esperanto en la deka datreveno de ĝia unua eldono (2015), avanigante la rolon de nia lingvo por la nuntempa literaturo.

En “Istanbul” Istanbulo” konfrontiĝas du metropoloj: supra kaj subgrunda, kun komunaj trajtoj de senlibera kaj mallibera scenaro. Tiu dualismo speguliĝas en la stilo kaj la lingvaĵo, kie abundas antonimoj kaj paralelaj kontrastoj. Ekstreme interesa romano, malfacile sed tre sukcese esperantigita de Vasil Kadifeli kun funda reviziado de Perla Martinelli, enpaĝigata de Alessio Giordano ĉe LF-koop.

Enkondukas intervjuo de Giorgio Silfer al la aŭtoro, aperinta en “Literatura Foiro”. Prelego pri la romano kadre de la nuna turka literaturo okazos dum la 3a NaturAmika KulturSemajno en Toso-de-Maro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.