Jam 25 numeroj de "Femina"!

HeKo 474 4-B, 21 mar 11

Printempo, kiu ankaŭ en la originala esperanto-literaturo komenciĝas hodiaŭ, alportas la printempan numeron de “Femina”. Per ĝi ekas la sepa jarkolekto kaj estas atingita la 25a numero.

La kovropaĝojn de la nuna jaro bunte desegnis la talenta c-ino Leonora González el Meksiko. En ĉi printempa numero ŝia desegno akompanas la titolon: “Ne sufiĉas floro por la oka de marto”.

La enhavo de la nova revuo restas varia, kultura kaj socia. Socie, la redakcio komentarias la kvardekan datrevenon de la voĉrajta akiro ĉe svisinoj, kaj sen. Perla Martinelli prezentas ĉapitron el la libro de Fadela Amara “Nek putinaj nek submetitaj”. Inter socio kaj kulturo la Nobel-prelego de Toni Morrison, tradukita de Linus Ganman, kaj la koncerna eseo de Perla Martinelli “Unua afrik-usona Nobelo”. Daŭre en literaturo: poemo de Nicole Barrière, krokizo de Raita Pyhälä, rakonto de Etel Zavadlav.

Pri la romantika amidealo kaj pri la situacio de islamaninoj verkis c-ano Leen Deij. Dum la femina kino ĉeestas per recenzo de sen. Giorgio Silfer pri la hispana filmo “Te doy mis ojos” (Al vi miajn okulojn). Rimarkinda estas la debuto de s-ino Paola Giommoni, kies rubriko pri genro kaj lingvo okupiĝas pri Nu Shu, sekreta lingvo de ĉininoj.

“Femina” estas la organo de Feminisma Esperanta Movado, kiu posedas ĝin. La eldonadon kaj administradon plenumas Kooperativo de Literatura Foiro. La ĉefredaktorino, Perla Martinelli, rikoltadas laŭdojn pro sia laboro; sed la plej grava rekompenco estas la abonoj. Eblas peti varbekzempleron ankaŭ tra nia redakcio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.