Jam decidita la nova estraro de UEA

HeKo 712 3-A, 23 jun 19

Laŭ la sovetia procedo kiu karakterizas la elektojn en Universala Esperanto-Asocio, kun monata fruo estas jam divenebla la konsisto de la nova estraro de la Asocio.

La elekta komisiono je plimulto rekomendas: Duncan Charters, prezidanto; Fernando Pedrosa Maia jr kaj Huang Yinbao (Trezoro), vicprezidantoj; Aleks Kadar, ĝenerala sekretario; Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel, estraranoj. Estas rimarkinde, ke nur unu el la ok loĝas en Eŭropo, kaj neniu el ili estas virino. Krome, rekandidatiĝas neniu el la estraranoj elektitaj en 2016.

Se la elekta komisiono (Mandirola, Matte, Schroder, Weidmann) estus unuanima, la Komitato de UEA limiĝus je ratifo de la rekomendita listo. Pro la alternativo Charters/Pedrosa Maia restas almenaŭ unu demandosigno, kvankam pli formala ol substanca.

Teorie ankaŭ eblas, ke iu el la ok rekomenditoj ne estos elektita, se pli ol duono de la Komitato forstrekos lian nomon. Kaj eĉ eblas ke kandidato retiriĝas antaŭ la baloto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.